29/ Maj 2017
Imieniny:
baner projektu
 
Wybierz język

En la juneco ili min tute ne interesis,
char pro kio mi bezonu tion kio estis pli frue, se interesis min nur estonto.
Hodiau mi legas tiujn rememorojn kun avido, edukita kian valoron hałas
nomoj de la lokoj, vojdeklivoj, montetoj kaj boatoj sur rivero.
Kiel estimi provincon kaj hejmon, kaj la datojn kaj la spurojn
de la forpasintaj homo.

Czesław Miłosz, Mia avo Zugmunt Kunat, To (Tio), Znak 2001

Kial ni serchas Pollandon?

Kial ni serchas Pollandon tian, kia ghi estis dum la jarcentoj: Ni serchas Pollandon tian, kia ghi esti dum la jarcentoj, multfacetan kiel la Babelturo kaj abundan per kuirartoj diversaj, surprizigan kaj mirigan por la eksteruloj, sed kompreneblan por tiuj, kiuj en ghi naskighis.
Ni serchas tian, pro kiu ni povas ferii, efendi ghin kaj flegi ghian identecon en ka epoko de la shanghoj: de la konstruado de unueco de la malnova kontinento, disshirita inter oriento kaj okcidento. Tiun Pollandon ni serchas, kiu donas forton, por defendi nin de niaj timoj kaj kompleksoj. Ni serchos ghin auskaltante komplikajn rakontojn, inter diversaj familiarboj, en la skatoloj kun la malnovaj fotoj kaj dum konstantaj disputoj.
En tiu historia vagado ni ofte revizitadis tiun Pollandon, kiu ne plu jam ekzistas, sed ni kredas, ke ni retrovos tiujn apartajn signojn de Nia Patrujo, pro kiuj ni estas aparte fieraj: fundamentoj de toleremo, estimo al la aliaj, fido kaj fireo pro la propraj tradicioj. Pollando estis chie, kie loghis tiuj elstaraj gentoj, kiuj multon shuldas al ghi, sed al kiuj ankau Pollando multon shuldas: Ukrainanoj kaj Hebreoj, Tataroj kaj Rusoj, Belorusoj kaj Litovoj, Lemkoj kaj Germanoj, Karaimoj kaj Rojom - brilantoj de nia kultura richeco, niaj: pensmanieroj, lingvoj kaj kuirarto; moduloj ne forigeblaj el la tutlanda portreto. Nian Patrujon konstruis dum la jarcentoj, kreante ghian neripeteblan buntecon, malgrau tio ke ne chiam ghi estis por ili "amanta patrino", ofte ech - neamanta duonpatrinio. La malghojajn rememorojn ni ne forvishos: ili estos por ni lecionoj de sgheco por la estonto.
"Galerio Pola Alfabeto" - la projekto, pri kiu ni okupighas - celas relegi la heredajhon de jagjellona Pollando kaj de Respubliko de Du Nacioj (Pollando de la 15a ghis la 18a jarcentoj). Tiu heredajho sendube meritas lau ni rememorigon kaj flegadon.
Ghi estas grava parto de nia historio, tra la jaroj forpushata el la "nacia me mero" au falsige interpretata. La rekonsidero de la shtataj atingoj de la Unua Respubliko povas evidentighi tre utila el la vidpunkto de la nova celoj, kiu staras antau la nuntempa Pollando, lige ku ghia membrigho en la Europa Unio.
La Jagjellona Respubliko estis unua en la historio de Europo shtato, en kiu ne regis la etna unueco kaj en kiu ne regis la principo de la regado de unu nacio super la aliaj kaj en kiu oni ne praktikis devigadon snahngi sian konfeson au lingvon. Ghi estis la regno, kiu ne limigis siajn reghojn per la leghsistemo, transdonate la regadon surbaze de la kontrakto. Certigo de la socia paco en tia kreitajho - unika tiuepoke - postulis de la flanko de la tiamaj politikistoj granda respondecon kaj scipovon de la konstanta ekvilibrigado inter la diversaj fragmentoj de la federacjo kaj Iliad, ofte kontaustaraj, interesoj.
Oni ne devas havi aparte richan imagopovon, por rimarki en la tiama pola regno, la pratipon de Europa Unio. Kaj ja nenio pli bone taugas por subtelni la tezon, ke niaj europaj aspiroj estas io fremda, venanta de ekstere, sed ke tio, estas profunde fiksita en nia multnacia tradicio. Ech pli - antau la jarcentoj - kadre de tia internacie kaj europa federacjo Pollando atingis pintojn de sia povo.
La fama, pola historiisto Paweł Jasienica skrbis ke ghi estis kreitajho "(...) perfekta, turnita en la estonton, tamen mafacila, postulatanta senchesan, horloghistan zorano pri la multaj, sinturnantaj en ghi cikrletoj, meknismoj kaj movigcirkloj". Dum tiu multjara, peza laboro kreighis el ghi gravaj ecoj kaj povoj: toleremo, adaptemo al komuna konsento kaj kunlaboremo, malgrau la dividoj, sed ankau lojaleco al. La laik civatanoj kaj al la shato.
Ni kredas, ke la lecionoj el la lastaj docent jaroj ne forigis el ni komplete la plan nacina konscion de la jagjellona heredajho, sed nur pushis ilin en la profundojn de nia nia konscio. Ni esperas, ke granda parto de niaj samshtatanoj hałas en si la "jagjellonan genon". Ghis nun ghi restis neaktiva, dormanta, sed helpe de edukado oni povas ghin veki kaj laborigi por nia komuna estonto.
La projekto Galerio Pola Alfabeto konsistos el du partoj: la konstanta muzeo kaj la interreta miniportalo (vi povas trovi ghian provversion sur la pacho A Aforgotten Odyssey (Forgesita Odiseo) - wwwaforgottenodyssey.com/gallery/albums.php).
La muzeo (la preparado de ghia inauguro dauras) prezentos kelkdek mil originalajn, antaumilitajn bildkartojn kaj foton, kiuj prezent as la richecon: etnan, kulturan kaj religia de La Respubliko Pollando. La chefa parto de la kolekto estos grupigita lau la kriterioj, kiuj kongruas kun la ideo de la multkultura Pollando.
La portalo estos virtuala prezento de la "Galerio". La kolekto estos dividita lau la antaumilitaj vojveodioj kaj ordigita lau la unuopaj lokoj. La interesighantoj el la lando kaj el la mondo (ne nur poloj, sed ankua germanoj, ukrainanoj k.t.p.) povos retro vi sian familian loghlokon, sed ankau aldoni kopiojn de la bildkaroj kaj de la fotoj el siaj propraj kolektoj, aldonante propan komentarion.
Tiamaniere povas fondighi kluboj de la unuopaj vilaghoj kaj urboj, sed ankau de la etnaj minoritatoj (ekzemple: la klubo "Polaj germanoj" au "Germanaj poloj", "Polaj romoj" , "Polaj hebreoj" k.t.p.), redakciataj ankau en la naciaj lingvoj. Ni pensas ankau pri la klubo de "Polaj esperantistoj" , kiu etos redakciata en la internacie lingvo.
Lau nia ideo, ni ne volas havi limojn ekz-e la klubon Vilnius gvidos litovo, la klub on Grodno - juddevena polo, la klubon Szczebrzeszyn (urbeto en Pollando) - loghanto de Kalifornio. Ni esperas ke nian ideon subtenos la lokaj societoj, historishatantoj kaj chuj, kiuj havas emociajn ligojn kun Pollando. Ili chuj ricevos interaktivan instrument on por prezent siajn propajn laboron kaj la atingojn por konstrui novajn kontaktojn en la tuta mondo.
Tiu granda iniciato farighis ebla nur hodiau: dank� al la moderna teknologio, kiu ebligas la enkondukon de la tute nova metodoj de edukado, de idetransferado, kaj de interreta disputado.Tiujn teknikajn eblojn deziras utiligi la asocio Szukamy Polski (Ni serchas Pollandon) (registrita la 3an de aprilo 2003 en Bjalistoko, KRS 0000157426)
La iniciato Galerio Pola Alfabeto hałas sian edukan karakteron, enhavante multajn elementojn, kiujn komprenas la gejunuloj (interretajn: fotogalerion, klubojn, interaktivan kunlabron). La projekto strebas al. la kunmeto en unu loko (en la "reto") de la valora debato pri Pollando, al la konstruado de komuna scio pri ghi kaj al la intelekta aktivigo de la lernantoj el mezlernejoj kaj de la facila aliro al. la vasta informado (la testpaghon de la gazeto kunredaktas la studentoj kaj la lernantoj de la bjalistokaj lernejoj).
Ni esperas, ke la kunligo de la moderna lernado de patriotismo kaj de la multkultura historio kun la plej moderna tekonologio donos la rezultojn pli bonajn, ol ls konservativaj lernejaj metodoj de la nacia kaj patriotisma edukado. Ni kredas, ke dank' al tiu unika iniciato revekighos la "jagjellona geno" kaj ke ni sukcesos iomete "privatigi" la patriotismon, kiu en la ghenerala opinio estas alproprigita de la politikistoj kaj de la profesiaj patriotoj.
Aktivigante la plej valorajn erojn de la "jagjellona geno" ni pli facile ighos la plenrajtaj membroj de la Nova Europo. Alighu al. la konkreado de "Galerio Pola Alfabeto". la Etaj kaj grandaj, junaj kaj oldaj, el Bjalistoko, Parczew kaj Chicago. Subtenu nin en la kunkonstruado de la "Galerio Pola Alfabeto", tiu boato plena da pozitiva disputo pri Pollando, kiu plene konfirmu nian plenan rolon sur la europa kontinento, sed en tiu ghia loko, ech se che la rando, por ke ni povu gustumi la mirindan kulturabundon de la orienta kulturo, al. kiu ni apartenas. Kaj tiu gvidfadeno pri cherpado de la fiero pri ni multultureco, multjarcenta amo al la toleremo kaj la frateco - ech se tio sonas plej simple, kiel nur eblas - estas la goseto sur kiu pendas la tuta robo.

 Tomasz Wiśniewski                                 Jan Oniszczuk   

 
 
© 2011 Stowarzyszenie Szukamy Polski
Projekt i wykonanie: G3 Media